Se ni volas aldoni en la internacia komunikada sistemo iomete da justico, komuna kaj neŭtrala lingvo (diru ni pli bone “egaleca”) estas ege dezirenda.
La varbulintoj de Esperanto ĝenerale kmonence pensis, ke la lingvo devu anstataŭi ĉiujn (aŭ kvazaŭ ĉiujn) naciajn lingvojn kiel internacia komunikilo.
Bedaŭrinde (aŭ eble male), tio ne okazis kaj hodiaŭ la anglan lingvo ĉefinfluas internacie. Registraroj bedaŭrinde ne ege interesiĝas pri la temo de internacia komunikado (krom ĝi gravegas ekonomike, politike kaj simbole – lingvoj estas potenciloj) kaj ne faris multe por varbi iun solvon dum la 20-a centjaro.
Sed laŭ mi ekzistas iomaj agoj fareblaj por provi ŝanĝi la nunan situacion. Ni devus enkonduki Esperanton kiel nova plia lingvo, latere al la naciaj lingvoj, kun ligataj lingvaj servoj, kiel tradukistoj, ktp.
Do homoj, kiuj kredas je lingva egaleco kaj la kontestado de la hodiaŭa unulingva politiko povus esprimi sin esperante, celante dumaniere:
- Ili videble ne parolus la “imperian” lingvon.
- Ili uzus veran internacian lingvon, kaj ĉi tiel ne atakiĝiblus kiel varbuloj de sian propran lingvon.
Ekzemple, en la Unitaj Nacioj, Esperanto iĝus la sepan oficialan lingvon, kaj uzebliĝus per ĉiuj, kiuj ne volus uzi naciajn lingvojn.
Mi ankaŭ kredas ke, nuntempe, se la franclingvaj landoj uzus almenaŭ iomete da Esperanto kaj iomete malpli da franca (kaj ne alia), la franca lingvo fortiĝus iomete. Ĉiuj lingvoj kaj kulturoj spirus iomete pli.